61
Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.
Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
Atentu mian preĝon.
De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro:
Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
Fortika turo kontraŭ malamiko.
Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj.
Sela.
Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.