Psalmaro. 82. Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.