Psalmaro. 124. Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.