Psalmaro. 126. Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.