Sentencoj. 14. Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj. Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas. En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas. Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila. Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo. La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado. Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo. Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros. Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto. Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo. Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj. Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo. Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema. Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata. Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco. Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo. Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj. Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco. Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon. En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj. La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon. Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj. Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon. Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon. En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas. Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.